Post du jaroj de milito ekde la atako fare de Hamas je la 7a de Oktobro 2023, la 20 restantaj vivaj ostaĝoj revenis al Israelo. Interŝanĝe, laŭ la pacakordo, Israelo liberigis preskaŭ 2000 militkaptitojn kaj aliajn palestinajn malliberulojn. Laŭ la akordo, Hamas ankaŭ devas redoni mortintajn ostaĝojn, sed hodiaŭ liveros la korpojn de nur 4 el la 28 mortintoj, kiuj ankoraŭ restas en Gazao. Israelo diras, ke Hamas rompas la akordon pro tio, tamen pasintsemajne la Israela registaro agnoskis la eventualan malkapablon de Hamas trovi kaj liveri la korpojn de ĉiuj.
La usona prezidanto Donald Trump parolis antaŭ la Kneset—la Israela parlamento—okaze de la efektivigo de la pacakordo. “Israelo, kun nia helpo, gajnis ĉion eblan per perforto de armiloj. Vi venkis” li diris. En la parolado, li ankaŭ alvokis al la prezidanto de Israelo, Isaac Herzog, ekspedi pardonon al ĉefministro Benjamin Netanyahu, kiu alfrontas longdaŭran akuzojn pri korupto.


