Malpaco ĉe la landlimo inter Afganujo kaj Pakistano
Afganujo anoncis mortigon de 58 pakistanaj soldatoj
Lastatempaj streboj starigi bonajn diplomatiajn rilatojn inter Pakistano kaj Afganujo trovis obstaklon en reciprokaj akuzoj ĉi-monate: Pakistano plendas, ke Afganujo subtenas la Pakistanan Talibanon, kaj pasintsemajne, Afganujo plendis, ke Pakistano perfortis ĝian suverenecon per bombado de Kabul kaj de bazaro en la provinco Paktika. La disputo atingis novan stadion pasintnokte per landlima batalo.
Afganujo deklaras, ke ĝi mortigis 58 pakistanajn soldatojn en la landlima malpaco, dum la pakistana militistaro anoncas, ke 23 el iliaj soldatoj estis mortigitaj kaj 20 estis vunditaj. Pakistano ankaŭ asertas, ke ties militistaro sukcesis mortigi pli ol 200 talibananojn kaj aliajn batalantojn. Laŭ Afganujo, nur 9 talibanaj soldatoj mortis. Afganujo nomis sian operacon “sukceso”.
Irano alvokis la landojn al “memregado” kaj aliaj islamaj landoj esprimis maltrankvilon pri la situacio.


