Prezidanto de Madagaskaro fuĝas
La prezidanto de Madagaskaro fuĝis de la lando post manifestacioj, sed rifuzas demisii
Madagaskara prezidanto Andry Rajoelina fuĝis el la lando lundon post manifestacioj, al kiuj aliĝis parto de la armeo. La antaŭa tago, li avertis, ke oni celas puĉon kontraŭ li. Lia nuna loko estas nekonata, sed laŭraporte li fuĝis per franca militistara aviadilo.
La manifestacioj komencis la 25-an de septembro pro interrompoj en akvaj kaj elektraj servoj, kaj temas pri plendoj pri malriĉeco kaj korupto ĝenerale. Manifestaciantoj postulas la demision de la prezidanto, kiu rifuzis tion en fejsbuka elsendo el sia kaŝita loko lundon.
Je la fino de septembro, la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj raportis, ke 22 homoj mortis en la manifestacioj, parte pro la respondo de sekurecaj fortoj de la Madagaskara registaro.
Oni komparas la manifestaciojn al la lastatempaj okazaĵoj en Maroko kaj Nepalo. La manifestacioj en ĉi-lasta lando sukcesis forpeli la ĉefministron.


