
Dimanĉon la 19-an de Oktobro, 2025, kvar ŝtelistoj rompeniris la faman francan muzeon la Luvro kaj post malpli ol ok minutoj eliris forportante ok historie gravajn juvelojn kun valoro de 88 milionoj da eŭroj. Inter la ŝtelitaj juveloj estas kelkaj de Eugenia de Montijo, edzino de Napoleono la tria, kaj de la reĝino Marie-Amelie. Post la rompŝtelo, la ministo pri kulturo malakceptis la demision de la direktorino de la muzeo, Laurence Des Cars.
La muzeo restis fermita ekde la ŝtelo ĝis merkredo matene. Detektivoj ankoraŭ serĉas la ŝtelistojn, kredante ke ili laboris por deliktiva bando. DNA troviĝis sur kasko kaj ganto postlasitaj de la ŝtelistoj, kaj la polico esperas, ke ĝi ebligos la trovon de la juveloj.
Rachida Dato, la franca ministro pri kulturo, rifuzis agnoski, ke temas pri manko en la sekurecaj sistemoj de la muzeo. Emmanuel Macron tamen alvokis al pli rapida modernigo de la sekurecaj rimedoj. Ankaŭ Des Cars deklaris antaŭ la senato, ke la muzeo bezonas tujan ĝisdatigon de sekureco.

