Urinado sur altaron en Vatikano
Viro nudiĝis kaj urinis sur altaron en la Baziliko de Sankta Petro
Viro nudiĝis kaj ekurinis sur altaron en la Baziliko de Sankta Petro en Vatikanurbo vendrede. Li estis rapide kaptita kaj forgvidita de vatikanaj ĝendarmoj. La okazaĵon spektis granda nombro da ĉeestandoj, kaj filmo disvastiĝas en sociaj retoj. Oni mencias similan okazaĵon en 2023, kiam polo nudiĝis sur la altaro kun la mesaĝo “savi infanojn de Ukrainujo” skribita surdorse.
Italaj novaĵfontoj raportas, ke la Papo Leono la 14-a estis “sokita” pro la novaĵo. La afero okazigos eventuala ĉesigo de publikaj diservoj en la loko laŭ kanona juro (vidu kanonon 1211), ĝis (verŝajne baldaŭa) pentofara rito. Oni ja faris tian riton post la okazaĵo en 2023.
Je dimanĉo ankoraŭ mankis komento de la novaĵoficejo de la Sankta Seĝo, kaj ankaŭ informoj pri la aresto de la viro kaj eventuala kriminala proceso.


